Norman McLaren | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1914 en Stirling | ||||
Morto | 27-an de januaro 1987 (72-jaraĝa) en Montrealo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Glasgova Lernejo de Arto - scenaranĝaĵo Stirling High School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĉefkameraisto (dekjaro de 1930–dekjaro de 1930) filmreĝisoro reĝisoro scenaristo animaciisto produktoro vd | ||||
Laborkampo | Drawn-on-film animation (en) , pixilation (en) , eksperimenta filmo kaj animacio vd | ||||
Aktiva en | Montrealo • Kanado vd | ||||
Aktiva dum | 1933–1972 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Norman McLaren (Stirling, la 11-an de aprilo 1914 en Montrealo, mortis la 27-an de januaro 1987) estis skotdevena kanada kin-reĝisoro, animaciisto kaj produktoro konata pro sia laboro por la National Film Board of Canada (Nacia Filma Komitato de Kanado)[1].
Li estis pioniro en la kampoj de animacio kaj filmo-farado, inkluzive de tradicia animacio, drawn-on-film animation, vida muziko, abstrakta filmo, pixilation kaj grafika sono.[2][3]
Li ricevis diversajn premiojn inkluzive de la Akademia Premio por Plej Bona Dokumenta Mallonga Dokumenta Filmo por Neighbours (1952) en kiu li montris la uzon de Esperanto, kiun ankaŭ li mem studis en sia junaĝo[4]. Ĉe la Berlina Internacia Kinfestivalo en 1956 li ricevis la premion Silver Bear (Arĝenta Urso) pro la plej bona mallonga dokumenta filmo Rythmetic kaj en 1969 li ricevis la premion BAFTA (British Academy Awards) pro la Plej Bona Animacia Filmo nome Pas de deux.[5]